Hejmpaĝo - nordfalk/EsperantoRadio GitHub Wiki
Bonvenon
Saluton kaj bonvenon al la eldono de Esperanto-radio por Androjdaj aparatoj.
Kanaloj
Ĉi tie vi povas aŭskulti
- Muzaiko
- Pola Retradio
- 3ZZZ en Esperanto
- Radio Havano Kubo
- Radio Vatikana
- Radio Verda
- Varsovia Vento
- Kaliningrada E-radio
- Vinilkosmo
Privateco
Mi kolektas aŭ registras neniujn privatajn informojn
Aŭskultantoj, helpu nin enkonduki pli da kanaloj
Tre bedaŭrinde la sekvaj kanaloj ne eldonas aŭ eĉ ne permesas ke nia programo povas elŝuti sondosierojn kaj priskribojn de la elsendoj:
- Verda Stacio
- Krokoloko
- Esperanta Retradio
- Voĉoj el Japanio
- Peranto
- Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
- Ĉina Radio Internacia
Vi povas trovi pli ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperanto-radio .
Se vi volas helpi nin vi skribu al la aŭtoroj de tiuj programoj kaj petu ilin eldoni maŝine legeblan liston de siaj elsendoj.
Dankon pro via subteno!
Al havantoj de podkasto/kanalo
Vi povas mem kontroli kiel aspektas via kanalo! Rigardu en la plej nova versio de la esperantoradio_kanaloj-dosieroj ĉe
Krome, ni uzas la dosieron https://esperanto-radio.com/radio.txt
Al programistoj
La programo estas malfermfonta kaj ĉiuj povas partopreni ĝian plibonigon.
Vi povas sekvi ĝian evoluon ĉi tie: https://github.com/nordfalk/EsperantoRadio
Kontaktu nin se vi estas programisto por akiri skribpermeson al la projektaj dosieroj. Tiel vi povas mem korekti kaj plibonigi la radion.
Jacob Nordfalk