0 ‐MANIFESTO por kleriga terminaro pri Analiza Komprenilo (Artefarita Intelekto)‐ - decxjo/IK-deepseek-esperanto- GitHub Wiki
Bonvenon al ĉiuj. Tiu paĝo listigas proponojn por realigi sekvantajn celojn:
Manifesto: "Ni, esperantistoj kaj AK-spertuloj, pledas por lingva dezajno, kiu privilegias aglutinan strukturon, kie ĉiu radiko kaj afikso portas klaran senson, ebligante al maŝinoj lerni laŭ naturaj procezoj de infana kognado . Sekve de serĉisto Jean Piaget sciiĝas, ke struktura regulo-serĉado estas kerno de homa lernado, kaj kompreno. Aglutinaj lingvoj (kiel Esperanto aŭ la ĉina) jam posedas ĉi tiun econ — ni profitu ĝin por helpi AKan funkciadon kaj ĝia servo por homara progreso ."
-
konstrui terminaron pri AKo, Analizao Komprenilo, kiu estas unue propono pro tio, kio estas nomata angle AI kaj rekte tradukita en aliaj ligvoj. Tiu termino AI ne estas vere klara......
-
Kiel por multaj ĵus naskitaj fakoj, terminoj penas oferti efikan disvolvon de utilaj vortoj kaj ne sukcesas vidigi ligojn inter konceptoj. Pro tio multaj vortoj ne estas logikaj, nek klarigaj nek klerigaj.
-
Profiti strukturon de aglutinaj lingvoj por faciligi klaran signifon de fakaj vortoj. Ja aglutina strukturo multe helpas samtempe montri ligojn inter konceptoj kaj precizigi lokon de cîu koncepto en tuta terminaro kaj en ĝia branĉaro.
-
Deepseek estas donaco de Ĉinio por homara progreso, sen mona profito, kun sindonema licenco. Ĝia efiko profitos uzadon de aglutinaj principoj en ĉiuj lingvaĵoj procezoj kaj logikaj procezoj.
-
Je internacia nivelo Esperanto estas fonetike, strukture klara kaj tial ĝia enkonduko en interfaco de Analiza Komprenilo (eldirita Ako), helpos efikan, egalrajtan, kunlaboron. Tiaj strukturoj efikigas analizajn procezojn, ŝparas ernergion kaj komputil-tempon same por uzantoj, kaj inĝenerioj, kiuj ne bezonos penigan lernadon de fremda lingvo.
vidu apartajn paĝojn por kunlabori science terminaron pri AKo ni rimarku tuj ke -AK povas kandidati kiel sufikso :-)